Pri ni
La Aŭstria Memorservo

La memorservo estas alternativo al la aŭstria militservo. La partoprenantoj al la memorservo deĵoras en la plej gravaj holokaûsto-institucioj.

La iniciatinto de la memorservo estas d-ro Andreas Maislinger, politologo el Innsbruck (Tirolo, Aûstrio), kiu transprenis la bazan ideon de la germana „Kampanjo pri Repaciĝa Signo“. Maislinger mem laboris kiel voluntulo por la Kampanjo pri Repaciĝa Signo en la muzeo Aŭŝvico-Birkenaŭ.

En la jaro 1991 la memorservo estis aprobita de la aŭstria registaro kiel alternativo al la militservo; la memorservo estas organizo sendependa, sed plejparte financiata de la inisterio pri enlandaj aferoj.

La intencoj de la memorservo estas, akcenti la kunkulpon de Aŭstrio al la holokaŭsto kaj konsciigi al ni ĉiuj nian respondecon por „Neniam denove!“ (Eltiraĵo el la parolado de la iama aŭstria federacia kanceliero, Franz Vranitzky, en Jerusalemo, junio 1993).

La aŭstria memorservo estas mondvaste unika teksaĵo por holokaŭsto-memorejoj, kiuj volas uzi helpon en arkivoj, bibliotekoj ktp. Ek de la jaro 1992 pli ol 100 memorservantoj, la plej multaj el ili ĉirkaŭ 20 jarojn aĝaj, kunlaboris en holokaŭsto-memorejoj kaj laboris pri la historio de la holokaŭsto, anstataŭ deĵori al la militservo hejme.

La „Asocio por Servoj en la Eksterlando“ estas rajtigata, por sendi memorservantojn al la parnteraj arganizoj en la tuta mondo.



Links: